Paĝo Geraldo Mattos

PrecipaBeletra FotaHumuraLingvaMelodiaVerda

ETŝerco
La 42-monata Viktor faris sian unuan ŝercon, kiam la telefono tintis, kaj li
ĝin deprenis de la hoko:
- Ha lo!
Lia 600-monata frato kaj baptopatro Frederiko demandis lin:
- Ĉu vi scias, kiu parolas?
Kaj li respondis al sia bapĉjo:
- Kompreneble, Viktor!...

EGŝercoj
Kial la maro trudas al multaj misfarton kaj vomon, se ili legas? – Pro la ONEĜRAM
Kial li forsendis sian nepon, kiun li ne plu volis vidi? - Pro OUNEVA
Kio fariĝas el baroj, kiuj renkontiĝas? - ORABRAB.
Kio fariĝas el muroj, kiuj renkontiĝas? - ORUMRUM.
Kio plej bona ĉiam okazas en la fino de kurso? - OSRUKKSE
Kiu alkoloida drogo ekstermas la ĝeneralan vivmanieron kaj la kutiman
konduton de homgrupo? - ONIFROM
Kiu besto ĉiam faras nur parteton de iro de loko al loko sen resti tie? - ORESAP.
Kiu besto neniam iras al la montoj? - OLAVEĈ
Kiu besto portas amikon sur la ŝultroj? - OFARIĜ pro ĝia OGELOK.
Kiu birdo faras solon de opero per bambuaspekta fluto? - OIRANAK.
Kiu dirformo timas kaj do pelas ĉiun hibridon de ĉevalo? - OLUMROF.
Kiu estas la mirakla matematika operacio? - ODIVID
Kiu estas la plej bela kaj korekscita el la signoj? - ONGISNI.
Kiu estas la Plej feminisma litero? - OKNI
Kiu estas la plej profita korpokovraĵo? - OTSEVNI.
Kiu estas la plej vidinda sido, kvankam danĝera? - ODISNI.
Kiu estas la preferinda videbla kaj tuŝebla aspekto por tiuj, kiuj adoras kaj
kultas nur virinojn? - OMROFNI.
Kiu estas la religia grupo de tiuj, kiuj adoras kaj kultas nur virinojn? - OTKESNI.
Kiu estas la scienco plej antikva, vere la unua scienco, kiun primitiva
homo starigis tuj post la invento de la rado? - OKIDAR
Kiu alta konstruaĵo ekzistas en ĉiuj civilizacioj, sed neniu tie povas loĝi? - ORUTLUK
Kiu lando hardlutas esperantistojn laŭ William Auld en 1981? - OLIZARB
Kiu legendo de la maro permesas al ni manĝi? - OTIMRAM
Kiu verso estas plej bela kaj alloga? - OSREVNI
Kiun devigon, kiu eĉ proponas oron, ĉiu malpli ŝatas ol simplan peton? - ONODRO
Kiun homon la Eklezio beatigas kaj sanktigas pro tio, ke la ondoj lin deprenas de
sur la marbordo? - ORITRAM
Kiun plej festan multhoman eventon divenigas antaŭvido de estonta
okazaĵo? - ORUGŬANI
Pro kiu okulta kaŭzo la teron plenigas tiom da malbono kaj malhonesteco?
- Pro ORETSIM

Vizitantoj:

webmaster: Jean Robert Pugss e-mail: jean_pugss@yahoo.com.br - copyright 2007-2008©